Prie
SEA estas faka asocio fondita en Braziljo, Brazilo, la 7an de septembro 2008, tiam kun la nomo Brazila Asocio de Esperanto-Spiritistoj. Je la 13-a de aŭgusto 2023 ĝi estis alinomita al Spiritisma Esperanto-Asocio.
⇨ Historia referenco en artikolo de la revuo Reformador, septembra numero, 2011, portugallingve.
Disvastigi spiritismon pere de Esperanto estas la ĉefcelo de SEA.
Ĉiujare post 2008 ĝi respondecas pri la okazigo de la evento SER, antaŭe nomita BRES.
En la 1a de majo 2021 debutis la gazeto de la Asocio.
La 25an de julio 2023 la Asocio aperigis doktrinan retejon, nome La Libro de la Spiritoj kiel retpaĝaro.
La estraro de SEA
(15-08-2021 ĝis 15-08-2024)
Prezidanto
Leandro Tome Abrahão
Vicprezidanto
Sandro Moreira Alves
Sekretario
Harison Gomes de Alencar
Kasisto
Rodrigo de Carvalho Mendonça