Kampanjo Abel Gomes
Dum la 12a Brazila Renkontiĝo de Esperantisto-Spiritistoj en 2022, la Asocio lanĉis la Kampanjon Abel Gomes (KAG) omaĝe al la onklo de Ismael Gomes Braga (1891-1969), pioniro de la Esperanto-spiritisma movado en Brazilo. La Kampanjo celas senpage provizi ĉefe bibliotekojn de spiritistaj asocioj per spiritismaj libroj en Esperanto kaj per lernolibroj de la Internacia Lingvo (almenaŭ po unu literaturaĵ o kaj unu lernilo). Depende de la stoko de la Asocio, librojn povos ricevi ankaŭ individuoj. Statistikoj de la Kampanjo: ligilo.
Kontrolu ĉe via Spiritisma Centro ĉu la tiea biblioteko havas aŭ ne spiritismajn librojn en Esperanto kaj librojn por lerni la lingvon, kaj poste informu nin ĉu vi interesiĝas ricevi senpagan sendon. Sendu la mesaĝon al saluton@konsolanto.org kun la titolo Kampanjo Abel Gomes.